domingo, 25 de maio de 2008

Germana Esperanto-Kongreso, Essen

Grava estis la prelego de sinjoro Mramba Simba el Tanzanio. Simba estas urbestro de komunumo de 14.000 enloĝantoj en kvin vilaĝoj. Li prezentis evoluhelpajn projektojn en tiu loko, per kiuj la neregistara organizo "Mazingira" (kio signifas "medio" en la svahila lingvo) klopodigas subteni la loĝantaron de Bunda, la pli malriĉa distrikto en la nordorienta parto de Tanzanio. La projektaro entenas la konstruado de putoj, la financa prizorgado helpe de mikrokreditoj, la konstruado de lernejo kaj la subteno de orfoj (kp. http://www.kono.be/mazingira). Tiu estas bona ekzemplo por la internacia interhelpo subvenciita per Esperantistoj el la tuta mondo.

Nenhum comentário: